Volt Europa

Ĉi tiu artikolo temas pri eŭropa politika organizaĵo. Por partio en Nederlando rigardu la paĝon Volt. Por mezurunuo legu la artikolon Volto.
Volt Europa
emblemo
European political organisation (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 29-a de marto 2017 vd
Sidejo Elsene
Ideologio

socialliberalismoprogresismonaturprotektismofederaciiĝo de Eŭropa Unioporeŭropismo

Fondinto(j) Andrea Venzon • Damian Boeselager vd
Ĉefestro(j) Francesca Romana D'Antuono (en) Traduki
Mels Klabbers (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Filioj Volt Deutschland (en) Traduki
Volt Albania (en) Traduki
Volt Portugal (en) Traduki
Volt España (en) Traduki
Volt Austria (en) Traduki
Volt Italy (en) Traduki
Volt Czech Republic (en) Traduki
Volt Luxembourg (en) Traduki
Volt Denmark (en) Traduki
Volt UK (en) Traduki
Volt Romania (en) Traduki
Volt France (en) Traduki
Volt Malta (en) Traduki
Volt
Volt Bulgaria (en) Traduki
Volt Belgium (en) Traduki
Volt Ukraine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo international non-profit association
vdr

Volt Europa (ofte mallongigita al Volt) estas internacia neprofitcela asocio kiu funkcias kiel ombrelorganizaĵo ene de la tuteŭropa politika movado Volt Europa, movado fondita en 2017 de Andrea Venzon[1] kun la subteno de Colombe Cahen-Salvador[2] kaj Damian Boeselager[3]. Ĝi aktivas en tridek du landoj en Eŭropo[4][5][6]. Krom la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, Volt etendiĝas al kelkaj ne-membraj ŝtatoj kiel Svislando, Albanio kaj Britio.

Krom siaj tuteŭropaj pozicioj, la partio subtenas valorojn enskribitajn en Artikolo I-2 de la Traktato pri Eŭropa Unio (Traktato de Maastricht), nome: respekto de homa digno, libereco, demokratio, egaleco, jurŝtato kaj respekto de homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj de personoj apartenantaj al minoritatoj[7].

La partio aliĝis al la Eŭropa grupo de la Verduloj/Eŭropa Libera Alianco. La movado ne volas esti klasifikita en tradiciaj politikaj spektroj kiel maldekstre, dekstre, konservativaj aŭ liberalaj[8]. Samtempe la movado rigardas sin kiel tuteŭropan partion kaj aperas en ĉiuj landoj sub unuforma emblemo. Ĝia celo estas ne agi kiel reprezentanto de naciaj interesoj en la politikaj institucioj en Bruselo, sed observi la Eŭropan Union kiel tutaĵon[9]. Volt opinias, ke Eŭropo devas esti pli solidara sur la tutmonda nivelo kaj paroli per unu sola voĉo[10]. La financado de la agadoj de la partio estas kolektata pere de popolfinancado[11]

  1. (en) Andrea Venzon ĉe www.facebook.com
  2. (en) Colombe Cahen-Salvador (@ColombeCS) | Twitter ĉe twitter.com
  3. (en) Damian Boeselager (@d_boeselager) | Twitter, ĉe twitter.com
  4. (it) Volt Europa havas kandidatojn en sep landoj kaj celas 25 deputitojn, Il Sole 24 ORE
  5. (it) Volt: ecco il movimento paneuropeista che vuole cambiare l'Europa partendo dai giovani, Linkiesta, la 18-an de junio 2018.
  6. (it) La sfida dei partiti paneuropei alle prossime elezioni Ue. Volt e gli altri, Il Foglio.
  7. Statutoj Volt Europa, Artikolo 3.
  8. (en) Volt – Vision Arkivigite je 2019-04-06 per la retarkivo Wayback Machine.
  9. (de) Neue Europartei „Volt“ Gegen Populisten, für mehr Europa (Nova eŭropa partio "Volt" kontraŭ populismo, por pli da Eŭropo)
  10. (it) "Scende in campo la generazione Erasmus. Una conversazione con Andrea Venzon, presidente di Volt Arkivigite je 2019-06-01 per la retarkivo Wayback Machine", European Circus.
  11. (de) Europäische „Volt“-Bewegung: Ein bisschen grün, ein bisschen liberal, Der Tagesspiegel, la 2-an de November 2018

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search